Detlev Blanke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1941 en Neumünster, Germanio |
Morto | 20-an de aŭgusto 2016 (75-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio (1990–) Germana Demokratia Respubliko (–1990) |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Familio | |
Edz(in)o | Wera Blanke |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1957–) esperantologo lingvisto interlingvisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.blanke-interlinguistik.de/ |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | elekto de liaj tradukoj |
Verkis en Esperanto | elekto de liaj verkoj |
Esperantistiĝis en | 1957 |
Detlev BLANKE (naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster, mortis la 20-an de aŭgusto 2016[1]) estis germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (post universitataj studoj instruisto de la germana kaj geografio)[2]. Kun sia edzino Wera Blanke li laboris interalie en la kampo de terminologio kun speciala atento al la verkaro de Eugen Wüster. Li estis honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. En 2011 li estis elektita honora membro de UEA.