Diktatoro estas estro de diktatoreca reĝimo. Plej ofte la diktatoro regas en sistemo de unika partio.[1][2]
La vorto "diktatoro" (el la latina: dictator, "diktanta, parolanta", t.e. "diktanto de la leĝoj") komence signifis politikan postenon en la antikva Romo.[3] En kriza stato la konsulo kaj la senato nomis diktatoron, kiu regis senrestrikte la ŝtaton kaj la armeon. Ĉiuj ceteraj magistratoj restis submetitaj al li, escepte de la etnotribunusoj. Lia estreco estis limigita por ses monatoj.
Diktaturoj kiel tiu de ekzemple la germana naziismo ('Mein Kampf') foje estas bazitaj sur teorioj kiuj estas dise de la realeco[4].
Konataj romiaj diktatoroj estis Cincinnatus, Fabio Maksimo, Sulla kaj Gaius Julius Caesar—ĉi tiu iniciatis, ke oni nomu lin "Diktatoro dumviva" (latine: Dictator perpetuus).