blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Hesio |
Distriktaro: | distriktaro Darmstadt |
Administra urbo: | Gelnhausen |
Areo: | 1 397,57 km² |
Loĝantoj: | 430 838 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 288 |
Aŭtokodo: | MKK |
Municipokodo: | 06435 |
Komunumoj: | 29 |
Adreso de la distrikta administracio: |
Barbarossastraße 16–24 63571 Gelnhausen |
rete: | www.mkk.de |
retpoŝte: | [email protected] |
situo de la distrikto en Hesio | |
La distrikto Main-Kinzig (germane: Landkreis) situas en la suda mezo de la federacia lando Hesio de Germanio. La urbo Gelnhausen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.397,57 km² loĝas 430838 homoj; do meznombre 289 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Hesio la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Najbaraj distriktoj estas norde Vogelsberg kaj Fulda, oriente la bavaraj distriktoj Bad Kissingen kaj Main-Spessart en la oriento kaj Aschaffenburg en la sudo, sudokcidente la distrikto Offenbach kaj la eksterdistrikta urbo Frankfurto ĉe Majno, okcidente kaj nordokcidente la distrikto Wetterau.
La nomo de la distrikto venas de du riveroj: La Majno estas ĝia sudokcidenta limo, kaj la rivereto Kinzig [Kincig] fluas de la nordoriento al la sudokcidento, fine en la Majnon. Ĝis majo 2005 la distrikta urbo estis Hanau, kiu nun havas specialan statuson kaj estas survoje al la statuso de "eksterdistrikta urbo" (en Hesio tiaj jam estas kvar: krom Frankfurto la urboj Darmstadt, Offenbach kaj Wiesbaden. La unuan de junio 2005 la distrikto ne nur ekhavis novan administran sidejon en Gelnhausen, sed ankaŭ novan aŭtokodon. La antaŭa "HU" por Hanau ŝanĝiĝis al "MKK" por "Main-Kinzig-Kreis".
La aŭtoŝoseo A 66 ligas la distrikton al Frankfurto sudokcidente kaj Fulda nordoriente, la aŭtoŝoseo A 45 al Dortmund nordokcidente kaj Aschaffenburg sudoriente.
Multaj fabeloj de la fratoj Grimm venas el la regiono. Krom Hanau aparte la urbo Steinau havas fortan historian ligon al ili. En la urbeto ĉiujare okazas fabela teatra festivalo, kiu allogas multajn familiojn de distanco de ĝis 100 kilometroj, kaj krome infanoj ŝatas ĝian libertempan parkon, kiu dum la tuta somero estas rekomendinda ekskursocelo.