Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Turingio |
Administra sidejo: | Schleiz |
Areo: | 1148 km² |
Loĝantoj: | 79 178 (fine de decembro 2022) |
Oficiala kodo: | 16075 |
Aŭtokodo: | SOK |
Situo ene de Turingio | |
Skema mapo de la komunumoj | |
La distrikto Saale-Orla - germane Saale-Orla-Kreis [prononco "Zale-Orla-Krajs"] - situas en la sudoriento de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Schleiz [prononco "Ŝlajc"]. La distrikto kovras areon de 1148 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 79 178 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Saale-Holzland norde, Greiz nordoriente, Vogtland sudoriente, Hof sude, Kronach sudokcidente kaj Saalfeld-Rudolstadt okcidente. Tra la distrikto fluas la riveroj Saale kaj Orla, kiuj donas al ĝi la nomon.