Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Ŝlesvigo-Holstinio |
Administra sidejo: | Bad Segeberg |
Areo: | 1344 km² |
Loĝantoj: | 284 988 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 192 po km² |
Aŭtokodo: | SE (Segeberg) |
Oficiala kodo: | 01060 |
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio | |
La distrikto Segeberg - germane Kreis Segeberg - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Bad Segeberg. La distrikto kovras areon de 1344 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 284 988 loĝantojn. La teritorio apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
Najbaras la distriktoj Rendsburg-Eckernförde kaj Plön - plus la eksterdistrikta urbo Neumünster - norde, Orienta Holstinio oriente, Stomarn - plus la federacia lando Hamburgo - sudoriente kaj Pinneberg kaj Steinburg okcidente.
La distrikta ĉefurbo Bad Segeberg precipe vivas de turismo, unuflanke de pacientoj kaj feriantoj de la urbaj kuracaj institucioj, aliflanke de vizitantoj de la somera teatra festivalo Karl May, kie ensceniĝas dramoj ĉefe pri la 19-a jarcento de Usono, kiuj en Germanlingvio tre konatas.
La ekonomia centro de la distrikto tamen estas la komunumoj laŭlonge de la nord-suda aŭtoŝoseo A7 en la okcidento de la distrikto. Plia nord-suda aŭtoŝoseo A21 en la oriento de la distrikto ankoraŭ ne estas finkonstruita, kaj aldona okcident-orienta aŭtoŝoseo, A20, de Lubeko tra la distrikto ĝis la aŭtoŝoseo A7 ĉe Bad Bramstedt eĉ ĝis nun estas nur plano.