blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Wittmund |
Areo: | 656 km² |
Loĝantoj: | 58359 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 88 loĝantoj po km² |
Aŭtokodo: | WTM |
Municipokodo: | 03462 |
Komunumoj: | 19 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Wittmund (aŭtokodo WTM, germane Landkreis Wittmund, prononco [LANTkrajs VITmunt] aŭskulti) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Wittmund.
La distrikto estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Ĝi havas areon de 656 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 58 359 loĝantojn.