Dublino | |||
irlande Baile Átha Cliath, angle Dublin | |||
urbo | |||
Dublino antaŭnokte
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Baile Átha Cliath | |||
Lando | Irlando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Leinster | ||
Graflando | Graflando Dublino | ||
Historiaj regionoj | Reĝlando Dublino, Irlanda libera ŝtato | ||
Aŭtostrado | M50 | ||
Konataj lokoj | Dublina kastelo, Kastelo Ashtown, Nacia muzeo de Irlando | ||
Monumento | Anna Livia | ||
Rivero | Liffey | ||
Situo | Dublino | ||
- alteco | 20 m s. m. | ||
- koordinatoj | 53° 20′ 34″ N 06° 15′ 58″ U / 53.34278 °N, 6.26611 °U (mapo) | ||
Areo | 114,99 km² (11 499 ha) | ||
Loĝantaro | 525 383 (junio de 2007) | ||
- de aglomeraĵo | 1 045 769 | ||
- de metropolo | 1 801 040 Greater Dublin Area | ||
Denseco | 4 568,95 loĝ./km² | ||
Parkoj | 4
| ||
Unua skribmencio | 140 | ||
Urbestro | Paul McAuliffe
(ekde 7-a de junio 2019) | ||
Horzono | GMT (UTC+0) | ||
- somera tempo | UTC (UTC+1) | ||
Poŝtkodo | D1-18, 20, 22, 24, D6W | ||
Telefona antaŭkodo | 01 | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Irlando
| |||
Urba mapo
| |||
Vikimedia Komunejo: Dublin - Baile Átha Cliath | |||
Retpaĝo: www.dublincity.ie | |||
Dublino (irlande Baile Átha Cliath, angle Dublin) estas la ĉefurbo de Irlando. En la centra urbo loĝas 506 211[1] homoj, kaj ĝi estas la plej granda urbego en Irlando. La graflando de Dublino enhavas multajn antaŭurbojn kiel Blackrock. Loĝas 1 187 176[1] homoj en la graflando, inkluzive de la urbocentro.
Oni kredis ke en la 10-a jarcento la urbo ekkreskis el du vilaĝoj, unu de vikingoj kaj alia de keltoj, tamen ambaŭ havis nur irlandlingvajn nomojn: La urbo festis sian unuan jarmilon en 1987.
Dublino estas la centro de la irlanda registara laboro kaj sidejo de la Parlamento de Irlando.
La moto de la urbo estas Obœdientia Civium Urbis Felicitas (latine: obeo de la civitanoj estas feliĉo de la urbo). Ĝin ne nepre pravigis la detruo de la Nelsona Piliero je la 8-a de marto 1966 per bombo de IRA, post daŭra rifuzo de la aŭtoritatoj forigi la simbolon de brita superrego.