En vivoscienco, dunoma nomsistemo (aŭ parollingve scienca nomo) estas la formala metodo de nomado de la specioj. Specia nomo estas dunomo: ĝin formas kunmeto de du vortoj: la genra kaj la specia nompartoj. Precizigita de Karolo Lineo dum la 18a jarcento, ĝi nomiĝas ankaŭ linea sistemo. Ekzemple, Canis lupus aŭ Anthus hodgsoni estas dunomoj.