Eksterlingvaj verkistoj

Tio ĉi estas Listo de eksterlingvaj verkistoj (foje nomataj 'ekzofonaj' verkistoj[1][2]translingvaj verkistoj[3]) t.e. tiuj kiuj verkas eksterlingve, tio estas en lingvo ne ĝenerale rigardata kiel ilia unua aŭ denaska lingvo, ĝenerale lingvon kiun ili 'adoptis'[4]. Aleksandra Lun (en kies hispanlingva libro Los Palmimpestos[5] ŝi prezentas plurajn verkistojn, kiuj ĉiuj ne verkis en sia gepatra lingvo kiel ekzemple ĉiuj aŭtoroj kiuj verkas en Esperanto[6]), opinias ke ŝanĝo de genro aŭ de lando, same kiel ne verki en sia gepatra lingvo, estas facile rigardata kiel iom perfida. Tamen ĉiu verkisto estas libera verki en iu ajn lingvo de sia prefero, ĉar lingvo estas nenies propraĵo[7].

  1. (eo) Filip Noubel, "Ekzofona" verkisto: lingvo estas mondo kie vi elektas vivi, rubriko Tutmondaj Voĉoj, p. 4, Heroldo de Esperanto, n-ro 2317, februaro 2021.
  2. (eo) Filip Noubel, Intervjuo kun Aleksandra Lun, pola denaskulino, kiu fariĝis fama hispanlingva verkistino, Global Voices en Esperanto, la 20-an de januaro 2021.
  3. (en) Steven G. Kellman, Natasha Lvovich, Introduction to Special Issue: Literary Translingualism: Multilingual Identity and Creativity (PDF) (Academia.edu), En: L2 Journal, Volume 7 (2015), Special Issue, paĝoj 3-5
  4. (en) Yoko Tawada's Portrait of a Tongue: An Experimental Translation by Chantal Wright, An Experimental Translation by Chantal Wright Arkivigite je 2022-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, University of Ottawa Press, 2013
  5. Los Palmimpestos, Goodreads
  6. (en) Sabine Fiedler, Literary Translingualism in Esperanto, En: Steven G. Kellman, Natasha Lvovich, The Routledge Handbook of Literary Translingualism, paĝoj 113-124.
  7. (nl) Schrijfster Aleksandra Lun: 'Een taal is niemands eigendom’, BRUZZ, la 4-an de oktobro 2020.

Eksterlingvaj verkistoj

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne