Enbalzamigo[1] estas praktiko por mumiigo konsistanta plej ofte en la uzado de kemiaj substancoj, speciale rezinoj aŭ balzamoj, kies celo estas konservo de integreco de kadavroj, evitante ĝian putriĝon.
La plej antikvaj referencoj de tiu praktiko estas de la antikva Egipto; tamen oni priskribis ankaŭ konservadon de kadavroj inter diversaj kulturoj de Sudameriko —partikulare ĉe la kultura Ĉinĉoro, norde de la nuna Ĉilio, eble la unua de la mondo kiu mumiigis artefarite siajn mortintojn,[2] kaj ankaŭ inter la inkaoj en Peruo —pere de diversaj procezoj kaj teknikoj diferencaj disde tiuj de la egiptaj.[3][4] Kiam la celo estas konservado de animaloj, la tekniko estas nomata remburado.
En la aktualo, oni faris procezojn de enbalzamigo de korpoj de famaj gravuloj kiel Lenin (1924), Eva Perón (1952), Hồ Chí Minh (1969) kaj Mao Zedong (1976).
En la verko Sinuhe, egyptiläinen (1945, Egiptano Sinuhe) de la finna verkisto Mika Waltari oni montras la etoson kaj teknikojn de la enbalzamigistoj.