Eneo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio • fikcia homo | |
Kreita de | anonima aŭtoro |
Verko | Iliado Eneado Rhesus La Dia komedio |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | militestro |
Patro | Anĥizo |
Patrino | Afrodito |
Edzo/Edzino | Lavinia • Creusa • Eurydice |
Kunulo | Didono |
Infanoj | Askanio • Etias • Silvius • Anthemone • Aemilia |
Eneo (helene Αἰνείας, latine Aeneas,) estas, laŭ la greka kaj roma mitologioj, troja princo, filo de Anĥizo kaj Afrodita, mita fondinto de la roma nacio.
El impulso de sia patro Anĥizo li iam iris helpi al la troja reĝo Priamo, kiu estis kuzo de Anĥizo. En Troja milito li eminentiĝis per multaj heroaj faroj. Post Heraklo li estis la plej timiga kaj plej aŭdaca kontraŭulo de aĥajoj.
Kiam aĥajaj trupoj konkeris kaj bruligis Trojon, li sukcesis eskapi portante sian patron, sian filon Askanio Julo kaj la Penatoj (figurojn de la domaj dioj). Tiel okazis pro volo de Zeŭso, kiu proklamis, ke Eneo serĉu novan hejmon en okcidento, en hodiaŭa Italio. Li fariĝis prapatro de la romanoj. De lia filo Julo deriviĝas la gento Julia, al kiu apartenis ankaŭ Julio Cezaro. Ekzisto de ruinigita Trojo tiel povis daŭri plu.
Sian novan patrujon Eneo atingis nur post longa migrado, aventuraj okazintaĵoj kaj ankaŭ sangaj bataloj, kiujn plej fame priskribis romia poeto Vergilio en sia Eneado.