Eble la plej konata bildo de Erfurto: la du preĝejoj sur monteto super la katedralplaco, sub kiu okazas ĉiujare granda kristnaska bazaro vintre, somere festivaloj kaj printempe kaj aŭtune amaso da aliaj aranĝoj!
Flago
Blazono
Estas
urbego, ĉefregioncentro, Luterurbo, Hansa urbo, urba komunumo de Germanio, urban district of Thuringia, ĉefurbo de germania federacia lando[+]
Erfurto estas eksterdistrikta urbo en la federacia landoTuringio de Germanio kaj ties ĉefurbo. Ĝi estas la ĉefa urbo plej proksima al la geografia centro de Germanio, situanta je 100 kilometroj sudokcidente de Lepsiko, je 150 km norde de Nurembergo kaj je 180 km sudoriente de Hanovro. Kun ĝiaj najbaraj urboj Vajmaro kaj Jena ĝi formas la centran metropolitan areon de Turingio kun proksimume 500 000 loĝantoj. Por turistoj kun malmulte da tempo rekomendatas la sekvo de la kultura rondirado Erfurto en unu tago.
Resume la urbo estas:
Grava trafika nodo: Erfurto estas la urbo en la t.n. koro verda de Germanujo. Jam mezepoke la urbo grandiĝis estante kruciĝo de malnovaj komercaj vojoj.
Juvelo arĥitektura: Erfurto tiel estas vera bildlibro de germana historio. La urbokerno estas unu el la plej bone konservitaj en tuta Mezeŭropo.
Centro kultura kaj politika
Kongresurbo: Kiel pli malfrue tiel ankaŭ hodiaŭ: Erfurto ebligas facile renkontiĝojn diversajn por foiroj kaj kongresoj. Ĝiaj bonegaj kaj modernaj trafiksubstrukturoj kaj granda gamo de gastigantaj servoj invitas al tio.