Erich-Dieter Krause | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1935 |
Morto | 18-an de oktobro 2023 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1947–) filologo esperantologo universitata instruisto vortaristo |
Erich-Dieter KRAUSE (naskiĝis la 12-an de aprilo 1935 - mortis la 18-an de oktobro 2023[1] en Leipzig) Prof. Dr. phil. habil., estis ekde la jaro 2000 germana emerita profesoro pri la indonezia lingvo ĉe la Orientazia Instituto de la universitato de Leipzig en Germanio kaj vortaristo kaj leksikografo pri la indonezia kaj Esperanto. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la faka periodaĵo "Esperantologio / Esperanto Studies / EES".
Krause esperantistiĝis en 1947[2]. En 1988 li estis membro de la "Centra Estraro" de la Esperanto-Asocio de GDR (GDREA)[3].