Joseph Ernest Renan (naskiĝis la 28-an de februaro 1823 en Tréguier (Côtes-d'Armor, Bretonio), mortis la 2-an de oktobro 1892 en Parizo) estis franca verkisto, filologo, filozofo kaj historiisto.
Kiam li vivis, Ernest Renan estis precipe konata, kiel la aŭtoro de la populara Vivo de Jesuo. Tiu libro enhavas tre debatitan tezon, laŭ kiu la biografio de Jesuo devas esti priskribata, kiel tiu de iu ajn homo kaj la Biblio devas esti submetata al kritika ekzameno, kiel iu ajn historia dokumento. Tio estigis pasiajn debatojn kaj la koleron de la katolika Eklezio.
Renan famiĝis pro la difino de nacio, kiun li donis en sia parolado en 1882 « Kio estas nacio? ». Dum la germanaj filozofoj, kiuj Fichte estis difinintaj la nacion laŭ okjektivaj kriterioj kiaj la « raso » aŭ la etna grupo (la Popolo), havanta komunajn karakterizojn (la lingvo por ekzemplo), Renan difinis ĝin simple per la volo kune vivi. En la kunteksto de la kverelo pri la aparteneco de la regiono Alzaco-Loreno, li deklaris, ke la ekzisto de nacio dependas de «ĉiutaga plebiscito».
La difino de Renan plaĉis al Edmond Privat, kiu trovis ĝin tute taŭga por la esperantistaro. Ĝi estis elektita kiel la slogano de la unua Forumo por la Esperanta Civito (1998).