Errenteria (eŭske Errenteria, hispane Rentería) estas municipo de Provinco Gipusko en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo en Hispanio, situanta 7 km de Donostio kaj 10 km de la franca landlimo.
La municipa teritorio havas areon de 31 km², limigita norde de Lezo, okcidente de Hernani, Astigarraga kaj la kvartalo Donostiar de Altza, sude kaj sudoriente kun la navaraj urboj de Arano kaj Goizueta respektive, oriente kun Oiartzun kaj nordokcidente kun la Golfo de Pasaia. Ĝi apartenas al Kantono Donostialdea.
La komunumo formas parton de la eŭska translima aglomeraĵo Bajono - Donostio.