Esperanto-Asocio de Irlando | |
---|---|
Cumann Esperanto na hÉireann Esperanto Association of Ireland | |
Tipo | landa Esperanto-asocio en Irlando kaj Nord-Irlando |
Fondiĝo | 1907 / 1970 |
Interretejo | esperanto |
Esperanto-Asocio de Irlando (irlande Cumann Esperanto na hÉireann, angle Esperanto Association of Ireland) estas la oficiala esperantista asocio en Irlando, kunigante la esperantistojn de la Respubliko de Irlando kaj tiuj de Nord-Irlando. Ĝi estas ligita kun UEA. Prezidantas Lorcán Macmeanmnáin.