Eta Litovio

Eta Litovio
Regiono
FlagoBlazono
kultura regiono [+]

LandojRusio, Litovio
- koordinatoj54° 52′ 0″ N, 22° 32′ 0″ O (mapo)54.86666666666722.533333333333Koordinatoj: 54° 52′ 0″ N, 22° 32′ 0″ O (mapo)


Eta Litovio (Tero)
Eta Litovio (Tero)

Eta Litovio (Kaliningrada provinco)
Eta Litovio (Kaliningrada provinco)
DEC

Map
Eta Litovio
Vikimedia Komunejo:  Lithuania Minor [+]
vdr
la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio

Eta Litovio (litove Mažoji LietuvaPrūsų Lietuva, germane KleinlitauenPreußisch-Litauen, latine Lithuania Minor, pola traduko Litwa Mniejsza) estis la nomo de la norda parto de la oficiale germanlingva regno Orienta Prusio, kaj estis teritorio ĝis la jaro 1945 ĉiam grandparte loĝata de parolantoj de la litova lingvo. La regiono situas ĉe la bordo de la Balta Maro, kaj post la Dua Mondmilito nur eta parto de la teritorio troviĝas ene de la nuna Litova Respubliko, sed plej multo en la eksa germanlingva Orienta Prusio, kiu de 1945 nomiĝas Kaliningrada regiono de Rusio (fakte preskaŭ la tuta Orienta Prusio estis je signifa parto litovlingva kaj tial apartenas al la kultura regiono Eta Litovio, nur la ĉefurbo Königsberg kaj iom da ĉirkaŭaĵo ne). Malgranda teritorio aldone troveblas en la nuna teritorio de norda Pollando. La plej larĝa urbo de Eta Litovio estas Klaipėda.

La nomo respegulas la longedaŭran politikan dividon de la lando inter Rusio (pli granda parto) kaj Prusio resp. Germanio (pli malgranda parto).

La skribita formo de la prusie litova lingvo estas la bazo de la moderna litova lingvo, kaj la regiono estas la hejmo de pluraj elstaraj aŭtoroj de la litova lingvo, inkluzive de Kristijonas Donelaitis, pastro, poeto kaj aŭtoro de la poemo "La Sezonoj", kiu markis la komenciĝon de moderna litova literaturo, kaj de Vydūnas, nacia aŭtoro kaj filozofo.


Eta Litovio

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne