Eta kanada ansero | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Branta hutchinsii Richardson, 1832 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Eta kanada ansero (Branta hutchinsii) estas ansero el la familio de la Anasedoj kaj genro de nigraj anseroj aŭ Branta, karakteraj pro partoj de nigra plumaro diference de la grizaj anseroj de la genro Anser. Ĝi vivas en Nordameriko. Ĝia plumaro ĉefe estas malhelkolora. Ĝi fakte tre similas al la Kanada ansero (Branta canadensis), sed tamen estas videble pli eta, kio estas la kaŭzo de ĝia komuna nomo. Ĝi estas konsiderata specio aparta nur ekde 2004, ĝis kiam ĝi estis nur subspecio de la Kanada ansero.