Etna lingvo

Etna lingvogenta lingvo estas lingvo, kiu estas parolata kiel gepatra lingvo de unu aŭ pluraj etnoj (triboj, gentoj, popoloj, nacioj). Piĝinaj lingvoj, mortintaj lingvoj kaj planlingvoj tipe ne estas etnaj lingvoj.

Kelkaj piĝinaj lingvoj tamen estis spontanee transformitaj en kreolajn lingvojn fare de infanaro naskiĝinta en piĝinparolanta ĉirkaŭo. Kreolaj lingvoj estas laŭdifine etnaj lingvoj, kiel ekzemple ĉe Haitio.

Ankaŭ mortinta lingvo povas transformiĝi en etnan, kion ekzempligas la novhebrea.

Pluraj naciaj lingvoj estis kreataj el dialektoj, ekzemple la novnorvega lingvo. Tiujn etnajn(?) lingvojn oni povas nomi naciaj planlingvoj.


Etna lingvo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne