eŭropa bicikla vojo 6 EuroVelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
long-distance cycling route | ||||||||||||
| ||||||||||||
La longdistanca biciklada vojo EuroVelo 6, nomata Vojo Atlantiko-Nigra Maro, estas internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj). Ĝi longas 4 450 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Francio, Svislando, Germanio, Aŭstrio, Slovakio, Hungario, Kroatio, Serbio, Rumanio kaj Bulgario - je granda parto paralele al la riverego Danubo, kio bele evitas biciklajn suprengrimpojn.
Pli detale, la internacia vojo pasas tra la lokoj
Saint-Brevin-les-Pins (EV1) - Nanto (EV1) - Tours (EV3) - Orleano - Besançon - Miluzo (EV5) - Bazelo (EV5, EV15) - Radolfzell - Ulm - Ratisbono - Passau (EV7) - Linz (EV7) - Vieno (EV9) - Bratislavo (EV13) - Budapeŝto - Osijek - Beogrado - Panĉevo (EV11) - Bela Crkva (EV13) - Drobeta-Turnu Severin (EV13) - Vidin/Calafat - Ruse/Giurgiu - Silistra - Brăila - Konstanco kaj interligas ilin.