Evea lingvo | |
Ɛ̀ʋɛ̀ gbè | |
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]: flavas la regiono de la evea lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Gbea lingvaro • Kvaa lingvaro | |
Parolata en | sudorienta Ganao kaj Togolando |
Parolantoj | 3 000 000 |
Denaskaj parolantoj | proksimume 3 milionoj da homoj |
Skribo | Latina skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ee |
ISO 639-2 | ewe |
ISO 639-3 | ewe |
SIL | EWE |
Glottolog | ewee1241 |
Angla nomo | Ewe |
Franca nomo | ewé |
La evea lingvo (Ɛ̀ʋɛ̀ gbè) estas la plej disvastiĝinta lingvo el la gbea lingvaro, parolata de 5 milionoj da parolantoj en Ganao kaj Togolando kaj Benino.
La lingvo nomiĝas ankaŭ Eibe, Ebwe, Eve, Efe, Eue, Vhe, Gbe, Krebi, Krebe aŭ Pape.
La gbea lingvaro apartenas al la kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas krom la evea al kvar pliaj ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la gena (Gen), fonua (Fon) kaj aĝa (Aja) lingvoj, plus la grupo de fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá).
La evea lingvo apartenas al la tonaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.
La evea estas unu el la plej bone dokumentitaj afrikaj lingvoj, precipe danke al la laboro de la germana lingvisto Diedrich Westermann, kiu publikigis multajn vortarojn kaj gramatikajn traktatojn pri la evea kaj la aliaj Gbea-lingvoj.