Fajrmetado aŭ mineja fajrmetado estas metodo de tradicia minado uzita plej ofte el prahistoriaj epokoj ĝis la Mezepoko. Oni metis fajron kontraŭ roko por varmigi rokaĵojn, kiuj estis poste trempitaj per likvoj, kaŭzante ke la ŝtono rompiĝu pro temperatura frapo. Kelkaj eksperimentoj sugestis ke la akvo (aŭ ajn alia likvo) ne havis notindan efikon ĉe la roko, sed helpis la progreson de la ministoj per rapida malvarmigado de la areo post la fajro.[1][2] Tiu tekniko estis plej bone plenumita en subĉielaj minejoj kie la fumo povus foriri rapide kaj sekure. La tekniko estis tre danĝera en subtera minado sed taŭga aerumado. La metodo koincidis kun la kresko de la uzado de eksplodaĵoj.
Kvankam fajrmetado estis ofte uzita antaŭ la modernaj tempoj, ĝi estis uzita sporade ekde tiam. En kelkaj mondoregionoj, ĉefe en Afriko kaj Eŭrazio, fajrmetado plu estis uzita ĝis la 19a kaj 20a jarcentoj.[3][4] Ĝi estis uzita kie la roko estis tro forta kaj malfacilis fari truojn per ŝtalaj boriloj aŭ kiam ĝi estis sufiĉe malkosta pro malmultekosteco de ligno.[3]