Falun Gong | |||||
---|---|---|---|---|---|
Falun Gong-praktikantoj ekster Ĉinio okazigas eventojn kiel ĉi tiu grupa ekzercado en Los-Anĝeleso. | |||||
religia aktiveco filozofia movado nova religia movado | |||||
Geografia situo | 41° 26′ 50″ N, 74° 35′ 25″ U (mapo)41.447180555556-74.590180555556Koordinatoj: 41° 26′ 50″ N, 74° 35′ 25″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Dragon Springs | ||||
Situo | Deerpark | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Li Hongzhi vd | ||||
Filioj | Minghui.org (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Falun Gong (en la ĉina 法轮功, en pinjina skribo Fǎlún Gōng, ankaŭ konata sub la nomo Falun Dafa (ĉina: 法轮大法; pinjina: fǎlún dàfǎ) [1]) estas nova spirita movado el Ĉinio [2][3] en kiu oni praktikas kutime kvin ekzercojn surbaze de tradicioj de ĉigongo[4] kaj tajĝiĉŭano, mallongita kiel tajĝio.
Tajĝio (ĉine 太極) estas nomo por la plej alta principo en la ĉina filozofio; ĝi estas uzata precipe en la taoismo kaj la konfuceismo. En la taoismo ĝi estas la esprimo por la poluseco de jino kaj jango.
Ĝia fondinto estas Li Hongzhi, nun loĝanta en Usono. Li publikigis en 1994 la libron Zhuan Falun, la bazan verkon de Falun Gong..