La fantazio (itale fantasia, angle fantasy, germane Fantasie, france fantaisie) estas speco de muzika komponaĵo, kiu havas siajn radikojn en la arto de improvizado. Tial ĝi malofte proksimumas al la lernolibraj reguloj de iu ajn strikta muzika formo.
En la baroka kaj klasika epokoj, fantazio estis tipe peco por klavarinstrumentoj kun alternantaj sekcioj de rapidaj virtuozaĵoj kaj fuga teksado. El la baroka periodo, la Kromataj fantazio kaj fugo, BWV 903 de J.S. Bach por klaviceno, kaj Fantazio kaj fugo en G minora, BWV 542, por orgeno, estas ekzemploj; por ekzemplo el la klasika periodo, vidu la Fantazio en D minora, K397 de Mozart por fortepiano.
La termino ankaŭ signifis en la baroka epoko (pli specife en la muziko de tudora Britio) pecojn por vjoloj, kiuj tipe sed ne ĉiam alternigis rapidajn fugajn sekciojn kaj pli malrapidajn sekciojn en malrapidaj notoj kaj iafoje kun karambolantaj harmonioj. La fantazioj de Henry PURCELL estas la lastaj barokaj reprezentantoj de la formo, kvankam Henry COBBETT, en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, provis revivigi ion similan al tiu ĉi stilo per konkurso, al kiu dankas sian ekziston verkoj kiel la fantazitercetoj de John Ireland kaj Frank Bridge, la fantazikvarteto de Benjamin Britten (por hobojo kaj arĉinstrumentoj), kaj alia muziko.
En la romantika periodo, du kontraŭaj emoj multe efikis sur la fantazion: unu estis la malantaŭiĝo de formala improvizado kiel maniero provi la komponadan teknikon; la alia estis la moviĝo de komponistoj al pli liberaj formoj. La Fantazio de Chopin en F minora/A bemola maĵora, vk. 49, kombinas diversajn klavarajn teksadojn el la stile brillante kun la klasika sonata modelo, kaj rezultas en verko de malortodoksa sed rafinita formo. La multaj 'fantaziaj pecoj' de Schumann estas karakterverkoj sur pli malgranda skalo, kiuj ofte portas priskribajn titolojn.