La registaro de Ĉinio eldonis ordonon, laŭ kiu ĉiu suspektita havi koronoviruson aŭ proksime kontakti infektitojn devas esti metita en kvaranteno sendepende de lia deziro. Nombro de konfirmitaj infektiĝoj atingis 17 388 kaj 362 homoj mortis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En suda parto de Kazaĥio ekflamis amasaj tumultoj dum kiuj pereis almenaŭ 10 homoj. En tiuj vilaĝoj loĝas ĉefe dunganoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En la Centra Hospitalo de Uhano mortis pro netipa pneŭmonio Li Wenliang, kiu estis inter la unuaj kuracistoj informintaj pri la apero de la koronoviruso en la urbo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En la urbo Nakhonratĉasima (Tajlando), soldato koleriĝinta pro financa disputo, pafis sian komandestron kaj poste hazarde renkontitajn surstrate homojn, postlasinte 29 mortintojn kaj preskaŭ 60 vunditojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En la apostola admono «Kara Amazonio» de papo Francisko konfirmis ke la eklezio ne akceptis la proponon permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en Amazonio por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La Unuiĝintaj Nacioj publikigis liston de firmaoj kiuj komercas en la israelaj kolonioj de Cisjordanio, kies ekziston la plejparto de la internacia komunumo konsideras malobservo de la internacia juro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La siria prezidanto Baŝar al-Asad en televida parolado diris ke la urbo Alepo revenos al la registara kontrolo malgraŭ iu ajn rezisto de iuj ajn flankoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Ĉinio raportis la plej grandan malkreskon de novaj kazoj de la nova koronoviruso — nur 394 novajn kazojn de COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En gubernio Idlibo (Sirio) du turkaj soldatoj pereis kaj kvin estis vunditaj pro aerfrapo de la siriaj registaraj militfortoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En Ukrainio loĝantoj de lokoj, kie oni planis aranĝi kvarantenon por la evakuitoj el Uhano (Ĉinio), trafita de la epidemio de COVID-19, amase protestis, bruligis pneŭojn, baris la vojojn, batalis kontraŭ polico kaj ŝtonumis busojn kun la evakuitoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La registaro de Sud-Koreio altigis sanitaran alarmon pro la epidemio de COVID-19 ĝis ekstrema nivelo — unuafoje post la epidemio de porka gripo antaŭ 11 jaroj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Italio raportis pri 299 infektiĝoj kaj 7 mortoj, kaŭzitaj de la nova koronoviruso. Tiu statistiko metas Italion je la unua loko en Eŭropo kaj la kvara en la mondo laŭ disvastiĝo de COVID-19 — tuj post Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La koronviruso COVID-19 rapide disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj kaj nombro de novaj infektiĝoj ekster Ĉinio jam superas tiun en Ĉinio. Sume estas trafitaj jam 49 landoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La registara gazeto Ĉinio Ĉiutage publikigis du videaĵojn por pruvi ke falsecon de akuzoj pri pri la malliberigo de 311 ujguroj en la Karakaksa distrikto de Ŝinĝango, publikigitan de Associated Press. Tamen la akuzintoj konsideras ĝin nur plia pruvo de iliaj asertoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.