Fermdigo

Fermdigo
akvobaraĵo [+]
Koordinatoj53° 0′ 0″ N, 5° 10′ 0″ O (mapo)535.1666666666667Koordinatoj: 53° 0′ 0″ N, 5° 10′ 0″ O (mapo)

Fermdigo (Nederlando)
Fermdigo (Nederlando)
DEC
Map
Fermdigo
Vikimedia Komunejo:  Afsluitdijk [+]
vdr
Mapo
Satelitfoto de la fermdigo
Vidaĵo de la fermdigo en la direkto de la provinco Frislando
La Breezanddijk kun benzinstacio
Monumento kun belvidejo
Statuo de diglaboristo (ŝtonmetisto)

La Fermdigo (nederlande: Afsluitdijk, okcidentfrise: Ofslútdyk) fermas ekde 1932 la lagon IJsselmeer (la antaŭa Suda Maro) de la Vadomaro kaj etendiĝas de Den Oever sur la antaŭa insulo Wieringen al la Frisa vilaĝo Zurich. La digo estas 30 kilometrojn longa kaj 90 metrojn larĝa, kaj estas parto de la Sudmarlaboroj (Zuiderzeewerken) formplanitaj de Cornelis Lely.

Kvankam estis planoj por konstrui fervojon kaj aŭtovojon, la spaco por la fervojo ĉe la deflukluzoj estas uzita por duobligo la aŭtovojon al kvarkoridora aŭtoŝoseo. Ĉi tio fariĝis la A7E22. La resto de la digo estas plilarĝigita je la flanko de IJsselmeer. Je la flanko de la Vadomaro situas biciklovojeto trans la digo. La vorto 'digo' signifas disigon inter tero kaj akvo. Tio estus ĝusta, se la tuta IJsselmeer estus sekigita. Tamen, pro ŝanĝo de la planoj ĝi fariĝis baraĵo: disigo inter du akvoj. Fakte ni devus nomi ĝin fermbaraĵo.

Preskaŭ en la mezo de la digo estas laborinsulo "Breezanddijk" kun haveno, benzinstacio kun butiko, piknikejo kaj kampadejo. La kampadejo estas nur por membroj de la klubo "Het Wad" (La Vadomaro) kaj ne havas akvoprovizon kaj necesejojn. Oni do mem devas kunporti akvon kaj porteblan necesejon. Ekde 2012 estas elektroprovizo sur la tereno. Se estas libera loko oni akceptas pagantajn pasantojn kun tendo, ruldomokampadveturilo.

Vizito al la kluzoj dum konstruo, ĉ. 1930.

Fermdigo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne