Filipo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Frankoj | |||||
Regado | 1060 - 1108 | ||||
Antaŭulo | Henriko la 1-a | ||||
Sekvanto | Ludoviko la 6-a | ||||
Persona informo | |||||
Philippe Ier de France | |||||
Naskiĝo | 23-an de majo 1052 en Champagne-et-Fontaine | ||||
Morto | 29-an de julio 1108 (56-jaraĝa) en Melun | ||||
Tombo | Abatejo Fleury vd | ||||
Lingvoj | malnovfranca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Kapetidoj vd | ||||
Patro | Henriko la 1-a vd | ||||
Patrino | Anna de Kievo vd | ||||
Gefratoj | Hugh I, Count of Vermandois (en) vd | ||||
Edz(in)o | Bertrada de Montfort (1095 (Gregoria)–) Bertha of Holland (en) vd | ||||
Infanoj | Constance of France, Princess of Antioch (en) ( Bertha of Holland (en) ) Philipp von Mantes (en) ( Bertrada de Montfort) Cecile of France (en) ( Bertrada de Montfort) Ludoviko la 6-a ( Bertha of Holland (en) ) Fleury de France (en) ( Bertrada de Montfort) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filipo la 1-a de Francio (franclingve Philippe Ier de France) (naskiĝis la 23-an de majo 1052, mortis la 29-an de julio 1108) estis la reĝo de Francio ekde 1060 ĝis 1108. Filipo estis la kvara reĝo de la kapetida dinastio : li estis la filo de Henriko la 1-a kaj de Anna de Kievo.
Filipo estis kronita en Reims la 23-an de majo 1059, kiam lia patro estis ankoraŭ vivanta. Li reĝis sole nur ekde 1066, ĉar lia onklo Boduano la 5-a, grafo de Flandrio, plenumis sesjaran regentadon kune kun la ĉefepiskopo de Reims post la morto de Henriko la 1-a.
Dum la reĝado de Filipo aperis la strategio de ĉiuj kapetidaj reĝoj de la 12-a jarcento : plifortigi la reĝan potencon per la plivastigo de la reĝaj terenoj, kaj per la malfortigo de la plej gravaj vasaloj. Filipo cetere disvolvigis la reĝan administradon, kaj pliigis la rentojn de la franca monarkio per la vendo de la plej gravaj ekleziaj postenoj, kio kolerigis la tiamajn religiajn reformistojn.
Li estis entombigata en abatejo Fleury.