Filipo la 5-a de Kastilio, hispane Felipe V de España, kaj Filipo la 4-a de Aragono (naskita en Versajlo, 19-an de decembro 1683, mortis en Madrido 9-an de julio 1746) estis reĝo de Hispanio inter la jaroj 1700 kaj 1746.
Li estis nepo de la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio kaj de Maria Teresa de Hispanio, fratino de la reĝo Karlo la 2-a de Hispanio. Kiam tiu ĉi mortis sen filoj, ekestis milito en Hispanio, kun partopreno de ĉiuj eŭropaj potencoj, kiu estas konata kiel la Sukceda Milito de Hispanio.
Post la venko de liaj partianoj, Filipo fariĝis la reĝo de Hispanio kaj ĝia Imperio, kaj komenciĝis la regado de la dinastio de Burbonoj en tiu lando.