Flago de Danio

Danebrogo, la dana flago
Blazono de Reĝlando Danio

La flago de Danio (dane dannebrog [DEnebro], kelkfoje esperantigita kiel danebrogo[1]) estas la flago de Danio. Ĝi apartenas al la plej antikvaj de la hodiaŭaj flagoj. Ĝi estas konata jam de la 14-a jarcento. Dannebrog estas la unua flago kun Skandinava kruco, kaj la aliaj Nordiaj landoj poste kopiis ĝian bazan strukturon.

Jen la legendo pri l' origino de la flago, kiel aperanta ĉe Saxo:

Unu el la plej popularaj danaj reĝoj dum la mezepoko estis Valdemar la 2-a, la "Venkanto". Li kroniĝis kiel dana reĝo la 25-an de decembro 1202 (Kristnaska Tago) en la ĉefpreĝejo de Lund en nuna Svedio. Lia reĝa periodo estis bona tempo por tuta Danio kun floranta komercado. Centoj da urboj kaj urbetoj fondiĝis en la tuta lando. La fiŝkaptado de haringoj en Øresund donis al la reĝlando grandajn enspezojn kaj riĉecojn.

En 1202 venis 16 ŝipoj kun estonaj militistoj al Danio, kie ili rabis kaj batalis, kaj poste detruis tutan Listerlandon (Blekingo).

En 1206 ŝipveturis reĝo Valdemar la Venkanto kaj episkopo Anders Sunesen orienten por kristanigi la estonojn kaj evitigi estontajn estonajn rabo-turneojn, kaj ili konkeris la insulojn Øsel kaj Dagø. Papo Honorio la 3-a donis al Valdemar permeson konkeri ĉiujn nekristanajn landojn en la regiono kaj submeti ilin sub la dana krono.

oleopentraĵo de 1809 pri la legenda evento de 1218
la Maria kirko de Lubeko, kie la antaŭan nokton forbrulis la plej malnova Danebrogo de antaŭ 1427, la 28-an de marto 1942

Dum la somero 1219, Valdemar kaj Anders Sunesen ŝipveturis tra Balta maro kun militŝiparo de 500 ŝipoj kaj surterigis tie, kie nun situas Tallinn. La fina Valdemara Batalo okazis la 15-an de junio. Dum tiu batalo falis laŭdire de la ĉielo la dana nacia simbolo Dannebrog. la legendo staris la lunda ĉefepiskopo dum la batalo rigardante ĉielen kaj preĝis kun levitaj manoj. Dum li eltenis levi la manojn la danoj venkis en la batalo, sed kiam liaj brakoj laciĝis kaj subenfalis, la estonoj progresis en batalo. Kiam la ceteraj pastroj vidis tion, ili rapide alkuris por suprenlevi liajn brakojn. Tiam laŭdire subite falis de la ĉielo ruĝa flago kun blanka kruco, kaj la voĉo de Dio aŭdiĝis: "Levu ĝin alten, tiam vi venkos!" Kaj sub tiu flago la danoj venkis en batalo. La estonoj devis submeti sin kaj ricevis la kristanan bapton. (Vidu ankaŭ 2 Mos 17:8-16 pri la israela batalo kontraŭ amalekidoj kaj la legendo de la labaro de Konstanteno.)

Depost tiu evento "danebrogo" estis la dana nacia simbolo, kaj danoj festas ĉiun jaron "Valdemar-tagon" la 15-an de junio.

Unua ankoraŭ konservita bildo de la flago estas el manuskripta miniaturo de ĉirkaŭ la jaro 1400, el la verkaĵo Armorial Gelre, kvankam tiu bildigo ankoraŭ estis tute kvadrata kaj fakte pli memorigas pri la flago de Svislando. La dum 500 jaroj plej aĝa reala konservita flagotuko estis dana flago, kiun en 1427 konkeris maristaro de la germana urboligo Hanso kaj pendigis ĝin en la komence katolika, poste luterana Maria kirko de la historia urbo Lubeko, kie ĝi videbis ĝis la 28-a de marto 1942, kiam la urbocentro de Lubeko kun ankaŭ la kirko kaj la historia flago forbrulis en unua vasta brita bombado de germana urbego. Tekste la flago de Danio unuafoje priskribiĝas en 1439 en svedlingva fonto, kaj en 1478 en danlingva teksto.

  1. Vortaro Esperanto-dana de Lorenz Friis (1969).

Flago de Danio

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne