Flugo 370 de Malaysia Airlines | |
---|---|
| |
horara flugo • malapero de aviadilo | |
Ĝenerala informo | |
Dato | 8-a de marto 2014 |
Tempo | ĉ. 01:22 UTC |
Karaktero | Malaperis de la radaro |
Kaŭzo | nekonata |
Loko | Golfo de Tajlando |
Geografia situo | 6° 55′ 15″ N, 103° 34′ 43″ O (mapo)6.9208333333333103.57861111111Koordinatoj: 6° 55′ 15″ N, 103° 34′ 43″ O (mapo) |
Flugo | IY626 |
Punkto de ekflugo | Kuala-Lumpuro |
Punkto de alflugo | Pekino |
Aviadilo | |
Tipo | Boeing 777-200ER |
Flugkompanio | Malaysia Airlines |
Flanka numero | 9M-MRO |
Pasaĝeroj | 227 |
Aviadilanoj | 12 |
Flugo 370 de Malaysia Airlines (MH370, ankaŭ konata kiel China Southern Airlines Flight CZ748)[1] estas malaperinta internacia flugo de Malaysia Airlines.[2] La aviadilo enhavis 227 pasaĝerojn kaj dekdu aviadilanojn.[3]
Flugo 370 foriris el Kuala-Lumpuro, Malajzio, je horo 00:41 la 8-an de marto 2014 (MST; UTC+8) por entabeligita flugo de ses horoj al Pekino, Ĉinio. La aernavigadestrejo en Subang perdis la kontakton kun la aviadilo je ĉ. 01:22, dum ĝi flugas super la Golfo de Tajlando. Oni raportis la mankon je 02:40.[4]
La usona Federacia Oficejo de Enketado (FBI) esploras ĉu terorismo ludas rolon. Du pasaĝeroj, unu el Aŭstrio kaj alia el Italio, estas nomitaj en la manifesto. Kvankam oni pliposte malkovris ke ili ne estis en la aviadilo ĉar iliaj pasportoj estis ŝtelitaj.[5] Intertempe, malajziaj aŭtoritatoj asertas ke la identeco de du aliaj pasaĝeroj estas falsa.[6][7]
La malajzia ĉefministro Naĝib Razak anoncis je la 24-a de marto 2014 ke la aviadilo plej verŝajne kraŝis en la Hindan Oceanon, 2000 km sudokcidente de la aŭstralia urbo Perth, kaj ke neniu supervivis la katastrofon.
Je la 29-a de julio 2015 oni trovis rompopecon de Boeing 777 sur la strando de La Réunion, en la najbareco de Madagaskaro. La peco estas flaperono, parto de la flugilo. Tuj post la trovo oni spekulaciis ke ĝi devenas de la malaperinta flugmaŝino de flugo MH370. Je la 5-a de aŭgusto 2015 ĉefministro Najib Razak de Malajzio deklaris, ke spertuloj "konklude konfirmis ke la aviadila rompaĵo trovita en La Réunion estas vere de MH370".[8]
Ŝtataneco | Pasaĝeroj | Aviadilanoj | Totalo |
---|---|---|---|
Aŭstralio | 6 | 0 | 6 |
Kanado | 2 | 0 | 2 |
Ĉinio | 152 | 0 | 152 |
Honkongo | 1 | 0 | 1 |
Francio | 4 | 0 | 4 |
Barato | 5 | 0 | 5 |
Indonezio | 7 | 0 | 7 |
Irano | 2 | 0 | 2 |
Malajzio | 38 | 12 | 50 |
Nederlando | 1 | 0 | 1 |
Nov-Zelando | 2 | 0 | 2 |
Rusio | 1 | 0 | 1 |
Tajvano | 1 | 0 | 1 |
Ukrainio | 2 | 0 | 2 |
Usono | 3 | 0 | 3 |
Nekonataj | 2 | 0 | 2 |
Totalo | 227 | 12 | 239 |