Formulo

Formulo (de lat. Formula - formo, regulo, priskribo) estas kombino de matematikaj signoj, kiu esprimas ian prezenton, aserton. Ekzemple, la malsupraj esprimoj estas formuloj:

  • x3 + y3 < z
  • 2 · 2 = 4
  • (a + b) 2 = a2 + 2ab + b2

Kiel videblas, pere de formuloj oni povas skribi kompakte kaj oportune sufiĉe komplikajn difinojn. Formuloj esprimas konkretajn opiniojn kaj povas esti verajfalsaj, depende de konkretaj signifoj de la variabloj. Ekzemple, la l-a formulo fariĝas vera, kiam x=1, y=2, z=19 kaj falsa, kiam x=3, y=4, z=5.

Laŭ Francisko Azorín Formulo estas Resuma, simbola skribaĵo, per kiu oni esprimas rezulton de algebra kalkulo aŭ scienca leĝo.[1] Li indikas etimologion el latina formula el forma (formo),[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj formuli, por esprimi per formuloj; formularo por kolekto de formuloj pri iu fako. Li same listigas tipojn jenajn: trigonometria, algebra kaj ĥemia.[3]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 75.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.

Formulo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne