Frederick Gardner Cottrell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1877 en Oakland |
Morto | 16-an de novembro 1948 (71-jaraĝa) en Berkeley |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Universitato Harvard Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | kemiisto inventisto |
Frederick Gardner COTTRELL, profesoro, naskiĝis je la 10-a de januaro 1877 en Oakland, Kalifornio, Usono] kaj mortis je la 16-a de novembro 1948.
Dro. Cottrell zorgis pri la internacia interkomunikado. Li konvinkis riĉulojn Alice Vanderbilt Morris kaj Dave Hannen Morris de Novjorko pri la interlingva problemo kaj la bezono de helpa internacia planlingvo. Pro tio oni fondis la "International Auxiliary Language Association" (IALA) kun monhelpo de paro Morris, kaj Cottrell devenis unu el fundantaj direktoroj de IALA de 1924 ĝis sia morto en 1948.
Cottrell studis en la Universitato de Kalifornio en 1896 kaj en Berlino (1901) kaj Leipzig (1902) ĝis doktoriĝo. Li devenis direktoro de l' Oficejo de Minoj kaj de l' Departmento de Fiksita Nitrogeno de la usona registaro. Dro. Cottrell laboris en kemio kaj okupiĝis pri nitratoj, petroleo kaj heliumo. Li disvolvigis la "procedon Cottrell" kaj la "precipitilo Cottrell".