Friedrich Wilhelm NIETZSCHE [ˈfʀiːdʀɪç ˈvɪlhɛlm ˈniːtʃə] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1844 en Röcken, mortis la 25-an de aŭgusto 1900 en Vajmaro) estis germana filozofo.
Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropidaj filozofoj. Lia famo devenas kaj de lia intensplena verkaro kaj de la tragika fino de lia vivo en sufera soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj.
Lia verkaro estas riĉa de forta intenso, kiu devenas ambaŭe de konfliktemaj temoj kaj de alte poezia stilo. Nietzsche konsideris filozofion ĉefe kiel arto. Pro tio liaj verkoj kondukas la legantojn ofte for de la kutimaj filozofaj analizado kaj argumentado por fariĝi aro de sentencaj aforismoj ĝis deklamataj poemoj.
Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia eksterordinara estis lia vivo. La malsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia pripenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia malsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filozofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eskapi la frenezon danke al lia filozofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filozofio sed ankaŭ pri lia vivo.
Nietzsche estis unue influita de lia studado de filologio (La naskiĝo de la tragedio) kaj de antaŭaj filozofoj, interalie tre notinde Schopenhauer kaj lia nocio de "Volo de vivo". Sed Nietzsche fariĝis ege fama ĉefe pro siaj grandaj atakoj kontraŭ ĉia ajn moralo kaj specife kontraŭ la kristanisma moralo (La Kontraŭ-Kristo).
Nietzsche estis tute portata de sia filozofio kaj plej alte konscia de tio, li vivis sian filozofion, li estis sia filozofio. Pro liaj akraj kaj fortegaj atakoj oni foje miskomprenis la filozofion de Nietzsche, opiniante ke ĝi estas nur atako kaj detruo de la ĝisnuna moralo. (La krepusko de la idoloj, Preter bono kaj malbono). Sed Nietzsche ne estis nur atakanta. Li aspiris al liberiĝo de la homo kaj de lia profunda ĝojo al vivo (Matenruĝo, La ĝoja scienco, Tiel parolis Zaratustra).