Funikularo de Zagrebo

Funikularo
Funikularo vidita de Strato Tomić

La Funikularo de Zagrebo (kroate Zagrebačka uspinjača) estas funikularo en Zagrebo operaciita de ZET, situanta en Strato Tomić, konektanta Straton Ilica (Donji Grad, Malsupra urbo) kun Strossmayerovo šetalište (promenejo Strossmayer) norden (Gornji Grad, Supra urbo).

Ĝia 66 metrojn longa vojo faras el ĝi unu el la plej mallongaj publikaj funikularoj en la mondo.[1] La funikularo estis konstruita en 1890 kaj komencis veturi la 23-an de aprilo 1893. Komence ĝi havis vapormaŝinojn, kiuj estis anstataŭigitaj per elektromotoroj en 1934.[2] Konsiderante ke ĝi konservis sian originalan formon kaj plejparton de siaj konstruaj kaj teĥnikaj trajtoj, estis donita al ĝi jura protekto kiel protektita monumento.[1]

  1. 1,0 1,1 Funicular. ZET. Alirita 2009-05-19 .
  2. Zagreb Funicular:Yesterday. Funimag. Alirita 2009-05-19 .

Funikularo de Zagrebo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne