Gaetano Mosca | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gaetano Mosca | |||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1858 en Palermo | ||||
Morto | 8-an de novembro 1941 (83-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1941) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Palermo vd | ||||
Partio | historia dekstro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo verkisto sociologo filozofo politikisto ĵurnalisto historiisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gaetano MOSCA COSML (itallingva prononco: [ɡaeˈtaːno ˈmoska]; 1a de aprilo 1858 – 8a de novembro 1941) estis itala politikologo, ĵurnalisto kaj funkciulo. Oni konsideras lin kiel disvastiginto de la "elito-teorio" kaj de la doktrino de politika klaso kaj estas unu el la tri membroj kiuj konstituas la italan skolon de elitismo kun Vilfredo Pareto kaj Robert Michels.[1][2]
Gaetano Mosca en sia verko Elementi di scienza politica (1896) disvolvigis la teorion ke en ĉiuj socioj "organizita minoritato" hegemonios kaj regos super la "disorganizita majoritato".[3][4] Mosca postulas ke estas nur du klasoj en socio, "la reganta" (nome la organizita minoritato) kaj "la regata" (nome disorganizita majoritato).[5] Li postulas ke la organizita naturo de la organizita minoritato faras ĝin nerezistebla al ajna individuo de la dizorganizita majoritato.[5]