Galegino

Dumetil-alil-guanidino
Kemia formulo
C6H13N3
Galegino
Bastona kemia strukturo de la
Galegino
Galegino
Tridimensia kemia strukturo de la Galegino
Galegino okazas en la semoj de la kaproruto.
Galegino okazas en la semoj de la kaproruto..
CAS-numero-kodo 543-83-9
ChemSpider kodo 10518
PubChem-kodo 10983
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 127,18944 g mol−1
Denseco 0,9482 g/cm−3[1]
Fandpunkto 62,5 °C [2]
Bolpunkto 220,2 °C [3]
Refrakta indico  1,4970
Ekflama temperaturo 87 °C [4]
Solvebleco Akvo:18 g/L
Mortiga dozo (LD50) 4360 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Galeginoizopentenila guanidino estas organika kombinaĵo nature trovata en la en:Galega officinalis kiu ankaŭ povas sinteziĝi ler interagado de la "prenila bromido" kaj la "cianoguanidino". Ĝi estas blanka solidaĵo, solvebla en akvo, kaj solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas prenilan grupon ligitan al guanidina grupo. Galegino estas nearomata substanco kaj posedas 6 karbonatomojn, 13 hidrogenatomojn kaj 3 nitrogenatomojn. Galegino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj. Galegino, iu guanidinderivaĵo estis izolita montrante same rimarkindan bioefikecon kontraŭ kaj Candida albicans kaj Staphylococcus aureus.

Metformino, iu dumetilbiguanido, estas sinteza biguanido kiu kombinas du guanidinajn unuojn kune en unu molekulon. Ĝia evoluo kiel kontraŭdiabeta medikamento povas esti ligita al sude kaj orienteŭropa popolmedicina scio devenanta el la 17-a Jarcento kiam ekstraktaĵoj de franca siringo (Galega officinalis) estis uzataj por trakti homojn jun "dolĉa urino".

Franca Siringo estas planto vaste distribuita plurjara trovita en moderklimataj regionoj kaj ankaŭ estas konata sub gamo da nomoj inkluzive de kaproruto, itala siringo, kaj en Usono kiel Profesoro Weed kaj estis utiligita en popolmedicino por larĝa gamo de malsanoj inkluzive de diuretika kaj kontraŭ-diabetaj agoj same kiel uzo en farmbestoj kaj homoj kiel galaktogogo.

Verŝajne multaj el la avantaĝoj de la franca siringo, inkluzive de ĝiaj efikoj kiel galaktogogo, povas esti atribuitaj al la insulin-sensivaj agoj de la guanidinoj. La historio de la evoluo de metformino de botanikaj originoj ĝis kemia sintezo estis bone dokumentita.

  1. Chemical Book
  2. EPA United States Environmental Protection Agency
  3. GuideChem
  4. Chemsrc

Galegino

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne