Ene de la mezepoka urbofortikaĵo situas la burgo Genovevaburg je la sudokcidenta flanko de la urbo Mayen en la distrikto Mainz-Bingen, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia nomo venas de legendo laŭ kiu sur la nuna burgmonto estis la sidejo de la palatingrafo Siegfried kaj lia edzino Genoveva de Brabanto. Fruaj indikoj pri la regiona ligo de la legendo estis el la 17a jarcento (r. Fraukirch). Ekde kiam la burgo kaj/aŭ burgfrido, la tiel nomata goloturo, rilatas al la legendo, ne estas konata.