Germana Esperanto-Biblioteko | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
Zamenhof/Esperanto-objekto, Esperanto-biblioteko [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |
Situo | Aalen | |
- koordinatoj | 48° 50′ 13″ N, 10° 5′ 31″ O (mapo)48.83710.092Koordinatoj: 48° 50′ 13″ N, 10° 5′ 31″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1908 | |
Ĉefulo | Utho Maier | |
Tuta stoko | ĉ. 55 600 | |
Bibliotekotipo | Faka biblioteko (de) | |
Germana Esperanto-Biblioteko | ||
Vikimedia Komunejo: German Esperanto Library Aalen [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Germana Esperanto-Biblioteko estas la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto. La kolekto troviĝas ek de 1989 en la urba biblioteko de la sudgermana urbo Aalen. Ĝi posedis fine de 2024 ĉ. 55 600 bibliografiajn unuojn, inter ili 27 665 libroformaj kaj 2 745 periodaĵaj titoloj kun pli ol 11 750 kompletaj jarkolektoj (stato fine de 2024). Pro tio la Germana Esperanto-Biblioteko estas la dua plej granda Esperantobiblioteko en la mondo. Kvar membroj de Esperanto-Grupo Alena kunlaboras en ĝi.
Post la morto de longjara direktoro Adolf Burkhardt en 2004 nova direktoro estas Utho Maier, ekde la 20-a de julio 2004. Afergvidanto de 1989 ĝis hodiaŭ estas Karl Heinz Schaeffer.