Germana Novgvineo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
protektorato • kolonio | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | Herbertshöhe • Rabaul • Stephansort • Finschhafen • Friedrich-Wilhelmshafen
| ||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
ormarko • New Guinean mark
| |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Germana Novgvineo (en germana Deutsch-Neuguinea) estis parto de la eksa Germana kolonia imperio. Ĝi estis protektorato el 1884 ĝis 1914 kiam ĝi falis al aŭstralia armeo sekve de la eksplodo de la Unua Mondmilito. Ĝi konsistis el la nordorienta parto de Novgvineo kaj kelkaj najbaraj insularoj. La kontinenta parto de Germana Novgvineo kaj la najbaraj insuloj de la Bismarkoj estas nune parto de Papua Novgvineo.
La plej granda parto de Germana Novgvineo, Kaiser-Wilhelmsland, estis formata el la nordorienta parto de Novgvineo. La insuloj de la oriento de Kaiser-Wilhelmsland, aneksitaj, estis renomitaj Bismarkoj (iam Insularo Novbritanio) kaj la du plej grandaj insuloj estis renomitaj Neu-Pommern (nome Nova Pomerio, nuna Novbritio) kaj Neu-Mecklenburg (Nova Irlando).[1] Pro ties aliĝo al akvo, tamen, tiuj insuloj estis, kaj restis, la plej ekonomie funkciebla parto de la teritorio.
Kun la escepto de la Germana Samoo, la germanaj insuloj en la Okcidenta Pacifiko formis la 'Imperigermanaj Pacifikaj Protektoratoj'. Tiuj estis administrita parto de Germana Novgvineo kaj ili inkludis la insularon de Germanaj Salomonoj (Buka Insulo, Bougainville, kaj kelkaj pli malgrandaj insuloj), la Karolinoj, Palaŭo, la Marianoj (escepte Gvamo), la Marŝaloj, kaj Nauruo.
La totala terareo de Germana Novgvineo estis 249,500 km².[2]