Giovanni Antonio Scopoli | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giovanni Antonio Scopoli | |||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1723 en Cavalese | ||||
Morto | 8-an de majo 1788 (64-jaraĝa) en Pavio | ||||
Lingvoj | latina • itala • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Habsburga monarkio Episkoplando Trentio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Innsbruck vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto araneologo lepidopterologio fungosciencisto geologo universitata instruisto biologo ornitologo filikisto kuracisto kemiisto zoologo natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco, natural science (en) , mineralogio, entomologio kaj medicino vd | ||||
Aktiva en | Banská Štiavnica • Pavio • Cavalese • Venecio • Idrija • Idrija vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Conte Giovanni Antonio Scopoli, ankaŭ Johann Anton Scopoli (n. 13-an de junio 1723 en Cavalese, Tirolo; m. 8-an de majo 1788 en Pavia) estis aŭstra kuracisto kaj naturesploristo.
Li vivis en la Habsburga Imperio, sed agadis ankaŭ en aliaj landoj. Li vizitis mezlernejon en Hall, poste en Trento. Li studis en Innsbruck kaj diplomiĝis en 1743 (20-jara) pri kuracado. Post tio li praktikis en Trento, Venecio, Seckau.
Li kuracis en kortega servo en Idrija kiel kuracisto en la plumbominejoj. Ekde 1763 instruis en la loka minada-fandada lernejo kaj verkis latine (laŭ la tieaj spertoj: De Hydrargyro Idriensi tentamina physico-chymico-medica.).
Ekde 1769 instruis li kiel profesoro pri mineralogio kaj metalurgio en la minada Akademio de Selmec. Ekde 1777 li laboris en la Universitato de Pavia, kie ĝis lia morto instruis kemion kaj biologion.
La alkaloido skopolamino memorigas pri li. Post sia ennobeligo, Karolo Lineo plue instruis kaj verkis. Lia reputacio estis etenda tra la tuta mondo, kaj li korespondis kun multaj diversaj homoj. Ekzemple, la carino Katerina la 2-a de Rusio sendis al li semojn el sia lando.[1] Li korespondis ankaŭ kun Giovanni Antonio Scopoli, "la Lineo de la Aŭstria Imperio", kiu estis tiam doktoro kaj botanikisto en Idrija, Duklando de Karniolo (nune en Slovenio).[2] Scopoli komunikis ĉiujn siajn trovojn kaj priskribojn (ekzemple de proteo kaj de gliro, nome du malgrandaj animaloj ĝis tiam nekonatajn de Lineo). Lineo ege respektis lin kaj montris grandan intereson en lia verko. Li nomigis genron de solanacoj, Scopolia, fonto de la skopolamino, laŭ lia nomo. Pro la granda distanco, ili neniam renkontis.[3][4]
En la botanikaj verkoj, oni mencias la de li priskribitajn plantojn kun Scop..