Gipoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Gipo Gyps fulvus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Gipoj (laŭ la latina scienca nomo) aŭ Vulturoj (laŭ populara nomigo) estas genro de malnovmondaj vulturoj en la familio de birdoj Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn, milvojn, buteojn kaj akcipitrojn.
Tiuj estas tipaj vulturoj, kun senpluma kapo, larĝaj flugiloj kaj ĉefe malhela plumaro. Ili estas grandaj kadavromanĝantaj birdoj, kiuj manĝas ĉefe kadavraĵojn de mortintaj animaloj. Malnovmondaj vulturoj trovas kadavraĵojn nur per vidkapablo.
Reprezentantoj de tiu grupo troviĝas tra plej varmaj partoj de la Malnova Mondo. Ĝenerale kvar specioj loĝas en Suda Azio, dum almenaŭ tri en Afriko, krom la konata Gipo, kiu moviĝas inter la tri kontinentoj.
La karaktera senpluma kapo estas neceso ke ĝi ne estu makulita el samgo kaj aliaj kadavrofluidaĵoj, kiuj malhelpus purigon, vidkapablon kaj elflugeblon.