Gliese 581

Gliese 581

{{{Bildo-priskribo}}}

ruĝa nano • varia stelo de tipo BY de Drako • stelo de granda propra movo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • rotacia varia stelo
Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo
Indikoj
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco Ruĝa nano
Spektroklaso M3V[1]
Rektascensio 15h 19m 26.8250s [2]
Deklinacio −07° 43′ 20,209″ [2]
Distanco 20,3 ± 0,3 lj
Fota magnitudo (B)
Videbla magnitudo (V) 10,56 – 10,58
Konstelacio Pesilo
Radia rapido −9,5 ± 0,5[2] m/s
Moviĝo:
 je rektascensio −1233,51[3]
 je deklinacio −94,52[3]
Paralakso 160,91
Fizikaj propraĵoj
Maso 0,31[4]
Radiuso 0,29[1]
Absoluta magnitudo (V) 11,6
Lumeco 0,013[1]
Surfaca temperaturo 3480 ± 48[5] K
Kvanto de pezaj elementoj −0,33 ± 0,12[5]
Aĝo 7-11 x 1011 [4][6] jaroj
Propraĵoj
Listo de steloj
vdr

Gliese 581 estas ruĝa nano de spektroklaso M3V, kiu lokiĝas je 20,3 lumjaroj for de la Tero en la konstelacio Pesilo. Ĝia maso estas proksimume 1/3 M, kaj ĝi estas la 89-a plej proksima stelsistemo al la Suno. Observoj sugestas, ke la stelo havas almenaŭ ses planedojn: Gliese 581 e, b, c, g, d kaj f.[7][8] Rimarkinde, planedo g ŝajne troviĝas meze en la enloĝebla zono,[8][9] kaj ŝajne estas tajde ŝlosita.[8]

La sistemo kaptis la atenton de la astronomia komunumo post la malkovro de Gliese 581 c en 2007, la unua malmasa ekstersunsistema planedo malkovrita ene de la enloĝebla zono de sia stelo. Laŭ esploroj bazitaj sur la modeloj pri klimato sur la Tero, Gliese 581 c havus forcejan efikon, kaj do tre eble ne estas loĝebla. Tamen, la pli ekstera planedo Gliese 581 d, poste malkovrita, ja lokiĝas ene de la enloĝebla zono. Krome, dum aprilo 2009 estis malkovrita nova planedo, Gliese 581 e,[7] ĝis nun la plej simila planedo al Tero laŭ maso.

  1. 1,0 1,1 1,2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj bonfils; $2
  2. 2,0 2,1 2,2 V* HO Lib -- Variable Star, database entry, SIMBAD. Accessed on line August 21, 2008.
  3. 3,0 3,1 van Leeuwen, F. (2007) HIP 74995. Hipparcos, the New Reduction. Strasbourg Astronomical Observatory. Alirita 2008-08-16 .
  4. 4,0 4,1 Star: Gl 581. Extrasolar Planets Encyclopaedia. Arkivita el la originalo je 2012-05-10. Alirita 2009-04-27 . “0.31 Msun ... 8 (−1+3) Gyr”.
  5. 5,0 5,1 Bean, J. L.; Benedict, G. F.; Endl, M. (2006). “Metallicities of M Dwarf Planet Hosts from Spectral Synthesis”, The Astrophysical Journal 653 (1), p. L65–L68. doi:10.1086/510527. Alirita 2007-02-04.. 
  6. Selsis 3.4 page 1382 "lower limit of the age that, considering the associated uncertainties, could be around 7 Gyr", "preliminary estimate", "should not be above 10-11 Gyr"
  7. 7,0 7,1 Mayor et al. (2009). “The HARPS search for southern extra-solar planets,XVIII. An Earth-mass planet in the GJ 581 planetary system”, Astronomy and Astrophysics.  Arkivigite je 2009-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-21. Alirita 2010-05-18 .
  8. 8,0 8,1 8,2 (2010-09-29) “The Lick-Carnegie Exoplanet Survey: A 3.1 M_Earth Planet in the Habitable Zone of the Nearby M3V Star Gliese 581”, accepted by the Astrophysical Journal. Alirita 2010-09-29.. 
  9. http://www.sciencedaily.com/releases/2010/09/100929170503.htm

Gliese 581

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne