Goao | |
---|---|
Origina nomo | Goa गोंय |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Panaĝio |
Politiko | |
Estro | Pramod Sawant (ekde 19-a de marto 2019) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | konkana lingvo (marata lingvo povas esti uzata por oficialaj celoj) |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 1 457 723 |
Loĝdenso | 364 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 3 702 km² (370 200 ha) |
Goao sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 15° 24′ 7″ N, 74° 2′ 36″ O (mapo)15.40194474.043333Koordinatoj: 15° 24′ 7″ N, 74° 2′ 36″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
Telefona kodo | +91832 |
Poŝtkodoj | 403XXX [+] |
ISO 3166-2 | IN-GA |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Goao [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabeteco | 18% |
Goao (konkane: गोंय, goṃya; marate: गोवा, govā) estas la plej malgranda federacia ŝtato de Barato. Ĝi apartenas al la plej multe prosperantaj federaciaj ŝtatoj de Barato.
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 1 458 545 loĝantoj sur areo de 3 702 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 394 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Panaĝio (ankaŭ Panjim, konkane poste Ponnje, antaŭe Nova Goa). Pluaj pli grandaj urboj estas Margao, Mapuso kaj Vasco da Gama.
Ĝis 1961 ĝi estis portugala kolonio de Portugala Hindio, kune kun ŝtatoj Damano kaj Diuo.