Grafemo | ||
---|---|---|
Tipo |
silabaro | |
Dum | nekonata - nuntempe | |
Maldetale grafemo estas videbla elemento de skribsistemo. Tiu ĝenerala difino estas diverse precizigata en diversaj teorioj, aplikoj kaj ĉe diversaj aŭtoroj.
Laŭ sia formo la termino «grafemo» apartenas al la familio da paraj terminoj
(fonemo — alofono, morfemo — alomorfo), kiu servas por diskretigi materie svagajn signojn, grupigante ilin laŭ «esencaj» trajtoj kaj ignorante trajtojn «neesencajn». La diferencoj en la difinoj de «grafemo» fontas el la diferencoj pri tio, kion oni rigardas «esenca» kaj kion «neesenca».