Graflando Hoya | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grafschaft Hoya | |||||||||||||
| |||||||||||||
graflando | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
monarĥio (graflando)
| |||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||
| |||||||||||||
Graflando Hoya (germane Grafschaft Hoya [grafŝaft hoja]) estis historia germana ŝtato kun ĉefurbo Hoya, situanta en la centro de la nuntempa federacia lando Malsupra Saksio, borde de la rivero Weser, la ĉefurbo 40 kilometrojn sudoriente de la urboŝtato Bremeno. La graflando estiĝis en 1201, el teritorioj de la antaŭa duklando Saksio, kaj pereis en 1582, kiam ĝi iĝis parto de la duklando Brunsvigo-Luneburgo. Baldaŭ post la estiĝo de la graflando la grafoj de Hoya ekampleksigis sian influon de la rezideja urbo suden kaj okcidenten: jam en la 13-a jarcento ili integrigis la antaŭan graflandon Nienburg, en la 14-a jarcento ankaŭ la du duklandojn malnova kaj nova Bruchhausen. Dumtempe al la graflando ankaŭ apartenis teritorioj ĝis la historia monaĥejo Loccum proksime de la lago de Steinhude.
Dum sia ekzisto la graflando apartenis al la Vestfalia cirklo de la Sankta Romia Imperio.