Graflando Zutphen
|
|
|
graflando
|
Geografio
Mapo de Graflando Zutphen
|
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj
|
Diplomatiaj rilatoj
|
|
|
La reglando kaj pli malfrua graflando Zutphen evoluis el la fortikaĵo Zutphen ĉe la enbuŝiĝo de la rivereto Berkel en la riveron IJssel en la nuna nederlanda provinco Gelderlando. Ĝi ekestis kiel memstara graflando en 1046 kaj ampleksis la nordan parton de la distrikto Hamalando.
Ekde 1127 la graflando estis en persona unio kun graflando (poste duklando) Geldern. En 1814 ĝi estis plene integrita en la provincon Gelderlando.
Ĉar la graflando ampleksis similan regionon kiel la pejzaĝo Achterhoek, oni nun uzas ambaŭ terminojn Achterhoek kaj De Graafschap [la graflando] samsignife malgraŭ la malsama fono.