Granda Ameriko

Granda Ameriko
inundigita minejo
Granda Ameriko
Oficiala nomo: Velká Amerika
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Historia regiono Bohemio
Parto de Ameriko
Karsto Bohemia karsto
Situo Granda Ameriko
 - alteco 355 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 34″ N 14° 11′ 55″ O / 49.95944 °N, 14.19861 °O / 49.95944; 14.19861 (mapo)
Longo 750 m
Larĝo 150 m
Maks. profundo 13 m
Plej facila aliro el Mořina
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Tipo inundigita minejo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velká Amerika
Portalo pri Ĉeĥio

Granda Ameriko (ĉeĥe: Velká Amerika), ankaŭ nomata Východní lomlom Východ, estas kalkoŝtona minejo sur teritorio de kampurbo Karlštejn en distrikto Beroun en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Ĝi estas el la plej grandaj el grupo de ĉi tieaj minejoj. La grandeco de la minejo estas proksimume 750×150 metroj. La profundo de la minejo estas indikata en dislimiĝo 67 ĝis 80 m. La fundo estas en supermara alteco 322 m. (la 6-a min-etaĝo), dum kio neniu alia minejo en la grupo ne atingas ĝis tiu ĉi etaĝo.

Ĝis supermara alteco 335 m (la 5-a min-etaĝo, la okcidenta duono de minejo) la minejo estas inundigita de senelireja lago.

En la orienta, pli alte situanta kaj tial neinundigita parto homoj kunmetas el ŝtonoj diversajn bildojn kaj surskribojn, tial oni nomas tiun ĉi parton "Bildarejo".

La minejo kreas impozan kanjonon kaj ĝi estas elserĉata turisma loko. Estis ĉi tie filmitaj ĉeĥaj filmoj, ekz.Cesta na jihozápad (1989), Limonádový Joe, Malá mořská víla, Micimutr, Vrah skrývá tvář (Murdisto kaŝas sian vizaĝon) kaj pluaj.


Granda Ameriko

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne