Grande ceinture Ouest | |
---|---|
"Z 6400" GCO en Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Historio | |
Malfermo | 12-a de decembro 2004 |
Fermo | 7-a de julio 2019 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 10 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
5 stacioj | |
Linio Grande ceinture Ouest (GCO) estas okcidenta parto de Fervojo Grande Ceinture de Parizo, situanta en departemento Yvelines kaj malfermita al publiko la 12-an de decembro 2004, post fermo al vojaĝantoj dum 68 jaroj. Ĝi formas parton de Linio L de Transilien.
La trafiko de tiu linio liganta neniun gravan stacion estas malgranda depost ties malfermiĝo. Tamen, tiu linio per la multnombraj novaĵoj pri kiuj ĝi disponas, estas montrofenestro de SNCF. Ĝia plilongigo norden kaj suden estas antaŭplanita en 2021, sub formo de tramtrajno, en la kadro de projekto « Tram Express Ouest » (TEO).
La linio estis fermita la 7-an de julio 2019 pro konstrulaboro de Eksprestramo 13. Depost tiu dato, buso anstataŭas ĝin.[1]
La 6-an de julio 2022 estis enservigita Eksprestramo 13 kiu definitive anstataŭas linion Grande ceinture Ouest.