Gripa pandemio de 2009 | |
---|---|
epidemiego de gripo • krizo pri publika sano de internacia koncerno • disvastigo de malsano | |
La gripo A (H1N1) – en la amaskomunikiloj ankaŭ nomata "porka gripo" – estas malsaniga infektiĝo de homo per gripaj virusoj de la tipo A kaj la subtipo H1N1. Tiu subtipo de gripa viruso estas novspeca, unuafoje observeblis epidemie dum aprilo 2009 en Meksiko kaj Usono. Tial la fenomeno komence ricevis la nomon gripa epidemio de Meksiko 2009 aŭ meksika gripo. Dum la sekvaj monatoj ĝi pandemie disvastiĝis tra ĉiuj mondopartoj.