Gubernio Vaasa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Gubernio | |||||
Blazono | |||||
| |||||
Lando | Finnlando | ||||
Ĉefurbo | Vaasa | ||||
- koordinatoj | 63° N, 22° O (mapo)63.121.616666666667Koordinatoj: 63° N, 22° O (mapo) | ||||
Fondo | 1775 | ||||
Malfondo | 1997 | ||||
Gubernio Vaasa | |||||
Vikimedia Komunejo: Vaza Governorate [+] | |||||
Gubernio Vaasa estas eksa gubernio de Finnlando, formita en 1775 en tiama Svedio, kaj malfondita en granda reformo de gubernioj en 1997. La ĉefurbo estis Vaasa (svede Vasa). La areo de la gubernio konsistis plejparte el sudaj partoj de Ostrobotnio. La gubernio estis dulingva.
Post 1997 la areo de gubernio Vaasa apartenas al gubernio Okcidenta Finnlando, kaj ĝi konsistas el tri provincoj, (Okcidenta) Ostrobotnio, Suda Ostrobotnio kaj Meza Ostrobotnio. La eksa teritorio de la gubernio Vaasa formas ankoraŭ elektodistrikton por parlamentaj elektoj, el kiu estas nuntempe elektitaj 18 parlamentanoj.
Ĝis 1960 la gubernio Vaasa estis pli granda kaj ĝi enhavis ankaŭ parton el la regiono Meza Finnlando, kiu tiam iĝis Gubernio Meza Finnlando.